Jean-Louis Saudian-Rousseau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bukar)
La Reto, 1971.

Jean-Louis Saudian-Rousseau estas franca esperantisto. Li aparte konatiĝis pro publikigo de la kabareta teatraĵo La Reto (1971) kaj de la skeĉa kolektaĵo Gizela kaj Roberto (1974), kiujn li verkis je la pseŭdonimo Bukar. Ambaŭ verkaĵojn sceneje precipe konatigis la aktora kolektivo Teatro Esperanto de Parizo. En 2006 Jean-Louis Saudian-Rousseau listiĝis en la leksikono Ordeno de Verda Plumo, kiu enhavas pli ol 900 biografi(et)ojn pri originalaj Esperantaj beletristoj.[1]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri ''La Reto

Citaĵo
 Nura lego de teatraĵo ne sufiĉas por bone aprezi ĉiun meriton de tia verko, ĉar mankas por prijuĝo gravaj faktoroj: la ludo de la aktoroj, la dekoracioj, la reĝisora laboro.

Do, de strikte literatura vidpunkto, La reto povas taŭgi kiel distra tempopasigilo, kondiĉe ke oni ignoru kelkajn nekonsekvencojn de la intrigo, kies ĉefaj personoj, kripla junulino kaj ŝia superregema patrino ludas por ni historion de submetiĝo greftitan per kelkaj krimo-romanaj efektoj. La lingvo atentindas la uzo de pluraj mal-vortoj: malaplombe, malribele, malbatalema, sed la stilo ĝenerale estas iom peza kaj plata kaj, laŭ mia opinio,

tro sintezema. 
— F. de Diego. Boletín n188 (nov 1971)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]