Saltu al enhavo

Manuelo la 1-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuelo la 1-a de Portugalio
14-a reĝo de Portugalio
Regado 1495 ĝis 1521
Antaŭulo Johano la 2-a, lia kuzo
Sekvanto Johano la 3-a, lia filo
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1469 (1469-05-31)
en Lisbono
Morto 13-an de decembro 1521 (1521-12-13) (52-jaraĝa)
en Lisbono
Mortis per pesto vd
Tombo Monaĥejo de la hieronimanoj de Belém vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Subskribo Manuelo la 1-a (Portugalio)
Familio
Dinastio Dinastio Aviso vd
Patro Fernando de Portugalio (Duko de Viseu) Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Infanta Beatrice, Duchess of Viseu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Leonor de Viseu, Isabella of Viseu (en) Traduki, Diogo I, Duke of Viseu (en) Traduki kaj Infante John, Duke of Viseu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Izabela de Hispanio
Maria de Hispanio
Eleonora de Aŭstrio
Infanoj Miguel da Paz, Prince of Portugal (en) Traduki
 ( Isabel de Hispanio)
Infante Edward, 4th Duke of Guimarães (en) Traduki
 ( Maria de Hispanio)
Henriko la 1-a
 ( Maria de Hispanio)
Maria of Portugal, Duchess of Viseu (en) Traduki
 ( Eleonoro de Habsburgo)
Antonio de Portugal (en) Traduki
 ( )
Carlos of Portugal (en) Traduki
 ( )
Cardinal-Infante Afonso of Portugal (en) Traduki
 ( Maria de Hispanio)
Ludoviko de Portugalio
 ( Maria de Hispanio)
Johano la 3-a de Portugalio
 ( Maria de Hispanio)
Infante Ferdinand, Duke of Guarda and Trancoso (en) Traduki
 ( Maria de Hispanio)
Izabela de Portugalio
 ( Maria de Hispanio)
Beatrice of Portugal, Duchess of Savoy (en) Traduki
 ( Maria de Hispanio)
Maria of Portugal (en) Traduki
 ( Maria de Hispanio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo O Venturoso vd
Okupo suvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dom Manuelo la 1-a (aŭ Emanuelo la 1-a) estis la 14-a reĝo de Portugalio. Li naskiĝis en Alcochete la 31-an de majo 1469 kaj mortis en Lisbono la 13-an de decembro 1521). Li estis la filo de la princo Ferdinando de Portugalio (1433-1470), duko de Viseu, kaj de lia edzino Beatrico de Portugalio (1430-1506). Li estis do la kuzo de la reĝo Johano la 2-a, el kiu li heredis la tronon en 1495.

Oni kromnomis lin aŭ La Granda, aŭ La Fortuna, ambaŭ pro la cirkonstancoj, kiuj kaŭzis lian kronadon, kaj pro la malkovro de Brazilo kaj la malkovro de la marvojo al Barato, fare de liaj maristoj. Li reĝis ekde 1495 ĝis sia morto en 1521.

Li estis la unua reĝo de Portugalio kiu portis, kun la beno de la Papo, la titolon "Kun la beno de Dio, Reĝo de Portugalio kaj Algarves, la maro ambaŭflanke de Afriko, Lordo Gvineo kaj la konkero, velado kaj komerco en Etiopio, Arabujo, Persujo kaj Barato" (portugale: "Pela Graça de Deus, Rei de Portugal e dos Algarves, d'Aquém e d'Além-Mar em África, Senhor da Guiné e da Conquista, Navegação e Comércio da Etiópia, Arábia, Pérsia e Índia").

Politiko[redakti | redakti fonton]

Epistola de victoria contra infideles habita, 1507

Dum la regado de Manuelo la 1-a, la Portugala Reĝlando ne intervenis en la konfliktoj inter Francujo kaj Hispanujo, do sintenis neŭtrale en la diplomatio, kvankam li havis firmajn kaj bonajn rilatojn al la Hispana krono. Anstataŭ la batalo kontraŭ alia eŭropa nacio, la ibera ŝtato pluigis la koloniigon de Brazilo kaj Barato. En la reĝotempo de Manuelo, Vasco da Gama malkovris la maran vojon de Eŭropo al Barato, kio plifaciligis komercon kun la orientaj landoj, al kiuj Manuelo sendis 13 ŝipojn por eki la komercon kun la hindaj princoj. Koncerne enlandan politikon, Manuelo persekutis judojn kaj maŭrojn. La prosekuto de la judoj estis kondiĉo de la hispana krono, por ke Manuelo rajtu edziĝi kun hispana princino.[1]

Edzinoj[redakti | redakti fonton]

Manuelo edziĝis tri fojojn:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Livermore, Harold V. kaj aliaj.: Manuel I. El: Encyclopaedia Britannica. Ligilo: [1]. Vidita la 29-an de Novembro 2013.