Saltu al enhavo

Émile Mayrisch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Emil Mayrisch)
Émile Mayrisch
Persona informo
Naskonomo Jacob Émile Albert Mayrisch
Naskiĝo 10-an de oktobro 1862 (1862-10-10)
en Eich
Morto 5-an de marto 1928 (1928-03-05) (65-jaraĝa)
en Châlons-en-Champagne
Mortokialo trafikakcidento
Lingvoj franca
Ŝtataneco Luksemburgo
Alma mater Athénée de Luxembourg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Édouard Mayrisch (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Paul Mayrisch (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Aline Mayrisch-de Saint-Hubert (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Andrée Viénot (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Anise Koltz (en) Traduki (pranevino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo industriisto
entreprenisto
inĝeniero Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Émile (ankaŭ Emil) Mayrisch (naskiĝis la 10-an de oktobro 1862 en Eich, Luksemburgo; mortis la 5-an de marto 1928 en Chalons-sur-Marne, Francio, pro aŭtomobila akcidento apud la komunumo La Neuville-aux-Joûtes) estis luksemburga ŝtalindustriisto, prezidanto de la direktoraro de ARBED.

Emil studis de 1862 ĝis 1886 en la Reĝa Teknika Alternejo Aachen (hodiaŭ RWTH Aachen), sed ne finstudis aŭ diplomiĝis. Anstataŭ tio li eklaboris ĉe la fabriko de sia grandonklo Norbert Metz.

Post la unua mondmilito li kunfondis en 1926 i.a. kun Ernst Poensgen, Fritz Thyssen la Internationale Rohstahlgemeinschaft (IRG, ankaŭ: „Internacia Ŝtalkartelo“), kies prezidanto li estis ĝis sia morto. La kartelo reprezentis la ŝtalindustrion de Germanio, Belgio, Luksemburgo kaj Francio; en februaro de 1927 aliĝis ŝtalentreprenoj el Hungario, Aŭstrio kaj Ĉeĥoslovakio.