El Vikipedio, la libera enciklopedio
Musée d'Orsay
Musée d’Orsay
arta muzeo • nacia muzeo • produkta kompanio
Lando
Francio
Regiono
Francilio
Situo
7-a arondismento de Parizo
Urbo
Parizo
Adreso
62, rue de Lille7-a arondismento
Poŝtkodo
75343
Situanta sur
rue de Lille • Rue de Bellechasse
Arkitekto(j)
Victor Laloux vd
Estiĝo
1986
Malfermo
1986
Koordinatoj
48° 51′ 36″ N , 2° 19′ 37″ O (mapo) 48.86 2.327 Koordinatoj: 48° 51′ 36″ N , 2° 19′ 37″ O (mapo)
Geografia lokigo sur la mapo : Parizo
Musée d'Orsay (Parizo) DEC
Musée d'Orsay
Kolektoj
Franca kaj eŭropa artoj de 1848 ĝis 1914
Jaraj vizitantoj :
3 651 616 (2019)
Parto de
Établissement public du musée d'Orsay et du musée de l'Orangerie vd
Posedatoj
Base Salons • À nos grands hommes vd
Premioj
• Peabody Awards • Peabody Awards • Muzeo de Francio • label Tourisme et Handicap vd
Retpaĝo
www.musee-orsay.fr
Interior view of Musée d'Orsay (Orsay museum) in Paris
Musée d'Orsay estas post Louvre la dua plej grava muzeo en Parizo . Ĝi situas sur la maldekstra bordo de la rivero Sejno , en la 7-a arondismento de Parizo , vid-al-vide al la ĝardenoj Tuileries .
Ĝi prezentas plejparte francan arton (pentroarton , skulptarton kaj dekorartojn ) el la jaroj 1848 -1914 .
La kolekto de la muzeo enhavas la plej konatajn impresionismajn verkojn, de la pentristoj Claude Monet , Paul Cezanne , Camille Pissarro , Edgar Degas , August Renoir kaj aliaj. La muzeo ankaŭ montras skulptaĵojn kaj meblojn.
Sidejo de la muzeo estas eksa konstruaĵo de trajnostacidomo Gare d'Orsay , konstruita en eklektisma stilo en 1900 okaze de la Internacia ekspozicio . Ĝi servis por sia celo ĝis 1939 kaj post postmodernisma rekonstruo ĝi estis remalfermita kiel muzeo en 1986 . Ĝi akceptas ĉiujare ĉ. 4 milionojn da vizitantoj.
La muzeo troviĝas apud la stacio Musée d'Orsay (subtera trajno RER, linio C ) kaj metrostacio Solférino
Estas malfermite ĉiutage krom lundoj
Ĉiun unuan dimanĉon de la monato estas senpaga eniro
En la muzeo funkcias krome belvida restoracio kaj arta librovendejo
Orsay Museum Guide . Eld. Publisher Réunion des musées nationaux.280 p., 350 il. ISBN 2-7118-4763-2 (diverslingvaj versioj)
Rosenblum, Robert: Paintings in the Musee d'Orsay . Stewart, Tabori and Chang 1989. 686 p. ISBN 1-55670-099-7 (angle)
Slavné galerie světa: Musée D´Orsay Paříž . Praha: Knižní klub 2006. (ĉeĥe)
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo .
Helpu al Vikipedio
plilongigi ĝin . Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (
menciante la fonton ). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.