Pollingva Vikipedio
(Alidirektita el Pollingva vikipedio)
Pollingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | pl.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | pola |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 7-a de junio 2024 | |
Artikolnombro | 1 618 144 |
Profundeco | 33.8 |
Paĝoj | 3 737 880 |
Redaktoj | 73 728 656 |
Uzantoj | 1 311 790 |
Aktivaj uzantoj | 4 658 |
Administrantoj | 98 |
Dosieroj | 269 |
La pollingva Vikipedio (pole Wikipedia polskojęzyczna) estas pola aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Ĝi estis fondita la 26-an de septembro 2001 de Krzysztof Jasiutowicz kaj Paweł Jochym.
La 14-an de majo 2008 la pola vikipedio ekhavis 500 milojn de artikoloj. Aktuale ĝi apartenas - laŭ nombro da artikoloj - al la plej grandaj vikipedioj, cedante lokon al la angla, germana, franca, nederlanda, itala, hispana kaj rusa vikipedioj. Kaj ĝi estas dua plej larĝa inter la slavlingvaj (stato en decembro 2012). La 7-an de junio 2024 ĝi enhavas 1 618 144 artikolojn.
Laŭ esploro de Megapanel PBI/Gemius, farita julie 2009, en Pollando ĝi kalkulis 7,4 mln de uzantoj, okupiĝante la 10-an lokon inter ĉiuj TTT-ejoj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|