Senĝenaj Dialogoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Senĝenaj dialogoj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Senĝenaj Dialogoj
Senĝenaj Dialogoj
Senĝenaj Dialogoj
Aŭtoro Alberto Fernández
Eldonjaro 1971
Urbo La Laguna
Eldoninto Eldonejo Stafeto
Paĝoj 197
vdr

Senĝenaj Dialogoj estas libro originale verkita de Alberto Fernández kaj eldonita ĉe Eldonejo Stafeto en La Laguna en 1971.

Ĝi entenas facilajn klarigojn ilustritajn pri natursciencaj fenomenoj per dialogoj. La dialogoj de tiu verko estas vere pura literatura ĝenro, tre uzata ekde la Renesanco kiel metodo disvastigi ideojn (vidu Sokrata metodo kaj Dialektiko). La verko celas altniveligi popularsciencon en Esperanto kaj, eble, estas unu el nuraj sciencaj verkoj en nia lingvo, tiu faras la verko esenca al kiuj volas plene posedi Esperanton aŭ eĉ ekscii pri sciencaj temoj, kvankam la verko jam iom ĝisdatiĝis science post pli da 35 jaroj: por fakuloj povas esti iom banala aŭ erareteca, sed por novuloj tre interesa kaj faciliga.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Fundamentaj demandoj el fiziko, biologio kaj evoluismo babile prezentitaj per lingvaĵo vigle viva! Libroforma eldono de eĥa artikolserio aperinta en "Homo kaj Kosmo". Enhavo plejparte reverkita kaj plikompletigita. Tutpaĝaj grafikaĵoj kaj klarigaj bildoj. 
— 1971, Esperanto 787 (6), malantaŭa kovrilo
Citaĵo
 Per esprimoriĉa, sprita kaj ĵongla stilo Alberto Fernández prezentas al ni en superbaj sintezoj la vertiĝo-donan profundon de la universo kaj de la vivo, la imponan majeston de spektaklo, kiu estas vera regalo por la menso kaj la sento...Se al tio ni aldonas, ke la ilustroj, la tipografio kaj la ĝenerala aranĝo de la libro estas unuarangaj, la konkludo evidentas : ni troviĝas ankaŭ verko de escepta valoro, kiu prestiĝas sian aŭtoron, Esperanton kaj la serion "Stafeto". 
— 1972, Fernando de Diego, Boletín (HEF) - Esperanto 795 (3) malantaŭa kovrilo
Citaĵo
 Kio estas entropio, aŭ bariono, aŭ mejozo? Tradicie oni penas klarigi tiaspecajn nociojn per sekaj prelegoj kun matmatikaj obtuzaĵoj. Nun, bonŝance, por modernaj konceptoj estas moderna libro - Senĝenaj Dialogoj de Alberto Fernández.
La libro anstataŭas pedantan prozon per distra interpolado de triopo longe konata al la legantoj de la popular-scienca revuo Homo kaj Kosmo - Terano, la saĝa scienculo, kaj liaj adoleskaj genevoj, Dubinja kaj pensuto. La libron konsistigas dek sep dialogoj el tiu revuo, kaj tri novaj, ĉiuj zorge aktualigitaj kaj terminologie konformigitaj al Plena Ilustrita Vortaro. Ĉe la fino troviĝas tabeloj de kromaj novaj vortoj, aldonaj klarigoj kaj konsultita literaturo.
Komencante per enketoj pri la misteraĵoj de gravito kaj tempo, la dialogantoj progresas al la mikromondo de la atomo kaj la fizikaj leĝoj de determinismo kaj hazardo. Poste diskutiĝas la evoluo de vivaj estaĵoj ĝis ties nuna kulmino, la Homo. La interŝanĝoj estas ĉiam spritaj, kelkfoje ridigaj, kaj la aŭtoro montras eksterordinaran talenton anticipi la demandojn de la leganto.
Encerbigante la sciencan enhavon, oni aldone akiras altrangan vortrezoron tre utilan en nia teknika mondo. La lingva stilo estas senriproĉa, kaj la pensigaj desegnaĵoj de Jan Verwest kaj klarigaj ilustraĵoj de la aŭtoro same elstaras. 
— januaro 1972, Ken Thomson, Esperanto, 793 (1), p. 9
Citaĵo
 Ne estas facila tasko elpremi la substancon de Bohr, Einstein, Gamow, Teilhard de Chardin, Broglie, Whitrow kaj multaj aliaj kaj, el la rezultanta densa kaĉo, ekstrakti ankoraŭ la puran kaj klaran esencon de la plej subtilaj mensoj de nia epoko. Tamen tion sukcesis brile fari Alberto

Fernández. Per siaj Senĝenaj dialogoj li gvidas la laikan leganton en la avangardon de la plej arkanaj konceptoj kaj teorioj de bazaj sciencoj kaj, fidela al la klasika normo 'instrui delegante' li kreas tri sim patiegajn rolulojn: Terano, Pensuto kaj Dubinja, kies konversacio lumigas familiare, ŝerce, pike kaj replike la lastajn konkerojn de la fiziko kaj la biologio kaj la nervoskue fantastajn hipotezojn, kiuj fontas el la halucinaj kaj nekompreneblaj profundoj de la mikrom ondo kaj la makrokosmo. Per dudek dialogoj inter Terano, Pensuto kaj Dubinja, Alberto Fernández konatigas nin kun mirigaj kaj konsternaj aspektoj de la gravito kaj de la tempo; kun la relativa valoro de la determinismo en la mikromondo; kun la fantomido de la materio; kun la preskaŭ fabela antimaterio; kun la demandoj kaj problemoj rilate la originon kaj evoluon de la vivo; kun la loko de la homa specio en la kadro de la biosfera disvolviĝo... La fantazio kaj imago de la sciencofikciaj verkistoj pruviĝas mizeraj kokinflugoj kompare kun la nesondebla spektaklo de la universo kaj la vivo. Ju pli subtiliĝas la metodoj de mezuro kaj analizo, des pli sorĉaj kaj neimageblaj perspektivoj aperas antaŭ niaj blindumitaj okuloj, kvankam, ĉe la fundo, ĉiam la nigro kaj la mistero baras la paŝon. Kiel la homoj de antaŭ ducent, kvincent, mil aŭ du mil jaroj, ankaŭ la nunuloj, sentante la mankon de la lasta kaj definitiva kialo, devas metafiziki... kio certe pruvas nian esencan senpovon. Antaŭe oni metafizikis antaŭ la suno kaj la luno; nun oni metafizikas antaŭ la kvazaroj kaj la fotonoj. Kiam kaj kie fine sukcesos la scienco havigi al si ĉiujn respondojn? Eble la poezia intuo jam antaŭvidis la vanecon de tia strebo. Eble Bécquer pravis, kiam li skribis:

Ekbrulis mia koro
en tu ja dezir-ardo:
al si min trenis tiu ĉi mistero,
kiel abisma faŭko!
Sed ve!, la du anĝeloj
kvazaŭ avertis min per la rigardo:
—Tra l’ sojlo de ĉi pordo
nur Dio havas pason!

Per esprimoriĉa, sprita kaj ĵongla stilo Alberto Fernández prezentas al ni en superbaj sintezoj la vertiĝodonan profundon de la universo kaj de la vivo, la imponan majeston de spektaklo, kiu estas vera regalo por la menso kaj la sento. Senĝenaj dialogoj do estas verko ne nur de talenta vulgariganto kaj sintezanto de aparte kom plikaj sciencoj, sed ankaŭ de vera stilisto posedanta lingvon eksterordinare flekseblan kaj modernan.

Se al tio ni aldonas, ke la ilustroj, la tipografio kaj la ĝenerala aranĝo de la libro estas unuarangaj, la konkludo evidentas: ni troviĝas antaŭ verko de escepta valoro, kiu ^restiĝas sian aŭtoron, Esperanton kaj la serion 'Stafeto’. 
— Fernando de Diego. Boletín n188 (nov 1971)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]