Aĥalciĥo (kartveleახალციხე, laŭvorte nova kastelo) estas urbo de Kartvelio, oriente de Batumo (Aĝario) kaj norde de la turka urbo Kars. Ĝi estis la ĉefurbo de la antikva kartvela regiono Amcĥo. Ĝi havas 17 903 loĝantojn (2014).
Pere de pac-traktato en junio1918 Kartvelio rezignis la regionon kiun la turkaj osmanidoj okupis post la Traktato de Brest-Litovsk, sed rekuperis ĝin en 1919 kiam, retiriĝintaj la turkoj, la britoj eniris kaj liberigis ĝin de la turkoj.