Saltu al enhavo

Aŭgusta Hermelin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭgusta Hermelin
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1864 (1864-08-24)
en Bjalistoko,  Rusia Imperio
Morto nekonata
Familio
Patro Marko Zamenhof Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Rozalia Zamenhof Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj L. L. Zamenhof, Ida Zamenhof, Mina Zamenhof, Felikso Zamenhof, Aleksander Zamenhof, Henriko Zamenhof, Fejgla Zamenhof, Leono Zamenhof, Sora Dvora Zamenhof kaj Herŝ Zamenhof Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Henriko Hermelin Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Aŭgusta (ruse Avgustina; jide Gitla) HERMELIN, nask. ZAMENHOF (naskiĝis la 12-an de aŭgusto[jul.]/ 24-an de aŭgusto 1864[greg.] en Bjalistoko[1]) estis fratino de L. L. Zamenhof[2].

Ŝi edziniĝis al Henriko Hermelin kaj havis kvin infanojn, el kiuj unu, Emilia, okupiĝis pri Esperanto (ŝi estis helpsekretariino de Konkordo en Varsovio)[2].

Fininte la studojn, Aŭgusta laboris kiel instruistino de la germana lingvo en porvirina lernejo en Varsovio[3].

Felikso Zamenhof dediĉis al Aŭgusta sian poemon Fratamo[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aleksander Korĵenkov: Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. Sezonoj, Litova Esperanto-Asocio 2011
  2. 2,0 2,1 Heroldo de Esperanto, 21.03.1925
  3. Isaj Dratwer: Aldonaj faktoj pri Zamenhof’oj, Esperanto : revuo internacia : oficiala organo de Universala Esperanto Asocio. Jaro 63, n. 781 (1970), p. 186
  4. Fratamo en Vikifontaro