A. M. Grillon
A. M. Grillon | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
A. M. Grillon estis francdevena[1] usona esperantisto kaj lingvoinstruisto. Li loĝis en Filadelfio (Pensilvanio), kie li instruis la francan kaj hispanan lingvojn interalie en Central Manual Training School and School of Industrial Art.[1] Cetere, en School of Industrial Art li estris la fakon pri modernaj lingvoj (School of Modern Languages), kaj lia edzino (naskita Schmidt) tie instruis la germanan lingvon.[2]
Grillon estis verŝajne la unua esperantisto en Filadelfio. La loka Esperanto-klubo, kiun li fondis, estis tiam unu el la plej aktivaj en Usono.[3] En 1906 li estis unu el la vicprezidantoj de American Esperanto Association.[4]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 Scott Nearing: The Making of a Radical. A Political Autobiography.
- ↑ Industrial supremacy. An address delivered at the annual commencement of the Pennsylvania Museum and School of Industrial Art, in Horticultural Hall, Philadelphia, June 9, 1898.
- ↑ Artikolo Pioneers of Esperanto, aperinta la 4-an de aŭgusto 1907 en la novjorka gazeto The Sun.
- ↑ Amerika Esperantisto, septembro 1907, paĝo II.