Saltu al enhavo

Alberto la 1-a (Monako)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alberto la 1-a
Persona informo
Albert Ier
Naskonomo Albert Honoré Charles Grimaldi
Naskiĝo 13-an de novembro 1848 (1848-11-13)
en former 10th arrondissement of Paris
Morto 26-an de junio 1922 (1922-06-26) (73-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Katedralo de Sankta Nikolao vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Collège Stanislas Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio dinastio Grimaldi vd
Patro Karolo la 3-a de Monako Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Antoinette de Mérode (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Alice Heine (en) Traduki (1889–)
Mary Victoria Douglas-Hamilton (en) Traduki (1869–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ludoviko la 2-a de Monako
 ( Mary Victoria Douglas-Hamilton (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo oceanografo
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de Alberto la 1-a en Monako.

Alberto la 1-a de Monako, denaske Albert Honoré Charles Grimaldi, kromnomita la "princo-scienculo" (n. la 13-an de novembro 1848 - m. la 26-an de junio 1922) estis la reganta princo de Monako ekde la 10-a de septembro 1889 ĝis la 26-a de junio 1922. Alberto estis la filo de Karlo la 3-a de Monako (1818-1889) kaj de la grafino Antoinette de Mérode-Westerloo (1828-1864). Li heredis la tronon dum sia 42-a jaro.

La princo ege interesiĝis pri oceanografio. Li kun sia persona ŝipo plurfoje esploradis arktajn regionojn, kune kun multaj eminentaj sciencistoj de tiu tempo. Li fondis interalie la Oceanografian Instituton de Monako kaj la Oceanografian Muzeon.

Alberto edziĝis dufoje, unue kun Mary Victoria Douglas Hamilton en 1869, kaj due kun la dukino Alice Heine en 1889. El la unua edziĝo naskiĝis nura filo, la princo Ludoviko la 2-a.