Saltu al enhavo

August Macke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Macke
Persona informo
Naskonomo August Robert Ludwig Macke
Naskiĝo 3-an de januaro 1887 (1887-01-03)
en Meschede
Morto 26-an de septembro 1914 (1914-09-26) (27-jaraĝa)
en Souain-Perthes-lès-Hurlus
Mortokialo mortis en batalo
Tombo Souain-Perthes-lès-Hurlus
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Familio
Frat(in)o Ottilie Macke (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Elisabeth Erdmann-Macke (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Wolfgang Macke (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
grafikartisto
konstrua desegnisto
skulptisto
desegnisto
scenografo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Mädchen unter Bäumen
Porträt mit Äpfeln: Frau des Künstlers
Gartentor
vdr
memportreto kun ĉapelo (1909)

August Robert Ludwig Macke (naskiĝis la 3-an de januaro 1887 en Meschede, regiono Sauerland, Germanio, mortis la 26-an de septembro 1914, kontraŭvole soldatigita en la Unua Mondmilito, je aĝo de nur 17 jaroj en Perthes-lès-Hurlus, Ĉampanjo, Francio) estis inter la plej famaj germanaj pentristoj de ekspresionismo. Li estis membro de la artista grupiĝo Der Blaue Reiter kaj partoprenis en ambaŭ ekspozicioj organizitaj sub tiu titolo.

En ĉirkaŭ dek jaroj Macke kreis verkaron kiu unue rapide ŝanĝiĝadis sub la influo de diversaj artaj movadoj de la tempo. La persona stilo kiun li fine trovis, kaj kiu ĝis la nuntempo estas konsiderata propraĵo de li, karakteriziĝas per detala bildigo de lumaj efikoj, kaj per la uzo de puraj, harmoniaj kaj intense radiantaj koloroj.

stile tipa verkaĵo: la pentraĵo "knabinoj sub arboj" de 1914

La pentraĵoj ŝajnas gajaj kaj facilaj, neniel tragikaj. Kvankam li fine koncentriĝis pri pentrado, dum sia restado en Berlino li ankaŭ edukiĝis pri skulptado en la artlernejo de Arthur Lewin-Funcke. Granda parto de liaj pentraĵoj ekestis en la urbo Bonno, kie muzeo dediĉita nur al liaj artaĵoj ankoraŭ aparte akcentas la memorigon pri li. Plej granda parto de liaj pentraĵoj tamen troviĝas en la urba arta muzeo de Bonn kaj en la landa arta muzeo de Münster (Vestfalio).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]