David Kugultinov
David Kugultinov | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Көглтин Дава | |||||
Naskiĝo | 13-an de marto 1922 en Esto-Altay | ||||
Morto | 17-an de junio 2006 (84-jaraĝa) en Elista | ||||
Lingvoj | kalmuka vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio vd | ||||
Alma mater | Literatura instituto Maksim Gorkij vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
David Nikitiĉ KUGULTINOV (ruse Давид Кугультинов; 13-a de marto 1922 – 17-a de junio 2006 en Elista) estis kalmuka poeto kaj socia aganto.
Li partoprenis la Duan Mondmiliton, tamen en 1944 estis deportita kiel preskaŭ ĉiuj kalmukoj kaj poste dum 15 jaroj vivis en ekzilo en Norilsk. En 1957 revenis en Kalmukion. Koresponde studis en Literatura Instituto. Ricevis honoran titolon "Popola Poeto de Kalmukio". Laŭreato de Ŝtataj Premioj de USSR.
Aŭtoro de pli ol 80 poemlibroj, i.a. «Бунт разума» (Ribelo de racio).