Deutsch Jahrndorf situas sur ebenaĵo, ĉe trilanda punkto aŭstra-slovaka-hungara (kontraŭe troviĝas Rajka kaj novaj kvartaloj de Bratislavo), laŭ traira flankovojo. Neusiedl am See troviĝas 28 km-ojn.
Post la 2-a mondmilitoĈeĥoslovakio postulis novajn landopartojn por Bratislavo ne esti ĉe la limo. De Aŭstrio (aŭ tiutempe Germanio) postulis nenion, kvankam Bratislavo najbaras ankaŭ kun Aŭstrio. Fine Ĉeĥoslovakio ricevis 3 hungarajn vilaĝojn, tiel Deutsch Jahrndorf iĝis trilanda punkto. Ekde 2008 la 3 landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj estas ie ajn senkontrole trapaseblaj.