Lia unika poemaro Monosilaboj, konsistanta el pli ol mil sonetoj el unusilabaj vortoj, atingis tri eldonojn (laste en 1990). Li ankaŭ verkis multajn poemojn kiuj ankoraŭ ne restas en libro.
„ En la sidejo de Brazila Esperanto-Ligo, la 27an de Augusto, sabaton , de la l6a ĝis la 19a horo, estis lanĉita la tria eldono de "MICROCOSMOS (Sonetos de
Versos Monossilabicos)" de la poeto Diderto Freto . Tiu ĉi verko estas bibliografia raraĵo ĉar ĝi konsistigas la unikan kolekton da sonetoj el monosilabaj versoj de la portugala lingvo . La okazaĵo allogis plurajn neesperantistoj al BEL. Inter la ĉeeestantoj troviĝis estraranoj de la eldonejo SHOGUN ARTE . ”
„ Sonetojn de Diderto Freto neniu petis. Tamen jen la Tria Plilongigita
Eldon de Monosilaboj, kolekto enhavanta, laŭ la prezentaj vortoj de l'aŭtoro, 1098 sonetojn el unusilabaj versoj sen verboj, sen adjektivoj, sen pluraloj kaj preskaŭ sen akuzativoj kaj afiksoj. Diderto Freto asertas ankaŭ, ke lia kolekto estas unua kaj unika en la monda literaturo el ĉiuj tempoj kaj lingvoj.
Nu, mi ne mirus, se ĝi restus ankaŭ la lasta tiaspecaĵo. Unue, ĉar sufiCas dek unusilabaj sonetoj por montri, ke eblas unusilabumi esperante, anstataŭ la teda pli-ol-mila de Freto. Due, ĉar neniu el tiuj 1098 sonĉenoj estas soneto. Oni legu ekzemple la 39an, "Ni du" (dekstre videblas ĝia rimoskemo):
Ni a
du, b
en c
ĝu', b
en c
ĝoj' d
ĉe l' e
en c
voj' d
de l' e
viv' f
ho: g
mi a
kaj h
vi a
Por gi pli bone taŭgus, ekzemple, jena diversigo:
Ni du, a
en ĝu', a
en ĝoj', b
ĉe l'voj' b
de l'viv': c
ho, mi d
kaj vi d
Kio, krome, montras la mankon de poezia talento ĉe Freto. Per siaj balbutaj sonetoj, abundaj je pronomaj adasismoj kaj apostrofe katastrofaj rimo-krimoj, li vane provas maski sian nekapablon verki ion alian ol kakofoniajn logatomojn.
Cetere, la iniciatinto de unusilabaj sonetoj en Esperanto estis la brazilano Sylla Chaves. Oni komparu la antaŭan eron de Freto kun la sekva el "Animo prisma", poemaro de Chaves aperinta en 1959:
Nun, a
maj' b
kaj b
sun'. a
Kun a
gaj' b
kaj b
jun', a
ĉi c
ni c
du. d
Do, e
ho e
ĝu. d
En unu verso de Chaves estas pli da poezio, ol en 422 pagoj de Diderto Freto. Amantoj de koncizo prefere turnu sin al la Unuversaj universoj de G.E. Maura aŭ al la japaneskoj de multaj el niaj poetoj. Mi finu per propra provo (abba
jun', a abba ccd ede) resumanta miajn impresojn pri tiu ĉi libro:
Plumb' zink' sink' plump'
stumbl' string' stink' stump'...
Ve!, ne pur', sed nur ted'.