Domokos Teleki (politikisto)
Domokos Teleki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1810 en Târgu Mureș |
Morto | 1-an de majo 1876 (66-jaraĝa) en Kluĵo |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | József, Graf Teleki de Szék (en) |
Patrino | Zsofia, Gräfin Teleki de Szék (en) |
Infano | Jozefina, Gräfin Teleki de Szék (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
TELEKI Domokos, grafo, estis hungara politikisto, publicisto, ano de MTA naskita en Marosvásárhely la 1-an de aprilo 1810 kaj mortinta en Koloĵvaro la 1-an de majo 1876.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Domokos Teleki pristudis juron en Peŝto, poste li interkonatiĝis kun István Széchenyi, kaj li aliĝis al reformigaj politikaj movadoj. Post falo de la liberecbatalo de 1848-1849 li aranĝis la manuskriptojn de Biblioteko Teleki-Bolyai. En 1861 li fariĝis supera ĉambrano, inter 1865 – 75 landkunvana deputito.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- A Hóra-támadás története (Pest, 1865);
- A székely határőrség története (Bp. 1877).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar Életrajzi Lexikon[1]