Saltu al enhavo

Esperantido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oni ankaŭ nomas esperantidoj ĝeneralsence la planlingvojn forte influitajn de Esperanto.

Esperantido estas planlingvo bazita je Esperanto kaj Ido proponita de René de Saussure. Laŭdire pli simila al Esperanto. Estas du variaĵoj: la Berna proponita en 1919 kaj la Neuchâtel-a proponita en 1920. Pro la malstabileco de la lingvaj ideoj de De Saussure, li proponis novan lingvoprojekton, la Nov-Esperanto je 1926.

Berna Esperantido[redakti | redakti fonton]

De Saussure en la antaŭparolo de sia verko pri Esperantido, klarigas, ke li eliminis la devigan akuzativon, sekvante la ekzemplon de Ido, kaj li anstataŭis ĝin per la prepozicio e, analoga al la hispana prepozicio a. Sed tiu ĉi prepozicio estas uzata nur en la kazo, kie la vortordo de la frazo ne estas la natura ordo de subjekto, verbo kaj objekto.

Aliaj ŝanĝoj kompare kun E-o: ģ anstataŭ ĝ, ś anstataŭ ŝ, ć anstataŭ ĉ, x anstataŭ ks, y anstataŭ j, w por ŭ, n por plurala finaĵo, sen akuzativo, preske, irge, omnitage, savi anstataŭ scii, sienco anstataŭ scienco, ktp.

Specimenoj[redakti | redakti fonton]

Esperantido ne estas nova lingvo. ģi enhavas en si la tuta tradicio Esperanta kay preske la tuta vortaro Zamenhofa. Akceptante Esperantido, oni do ne riskas nova experimento. Irge ni libro, skribita en Esp-o, povas tuy esti transskribita en Esp-ido nuran gramatikan ćanģeton. Nu do esperas, ke omnin samideanon, kiun deziras atingi definitiva uneco de la lingvo internacia, ne rifuzos kunlabori kay klopodi kun nu por atentigi la Ligo de la Popolon (Societo de Nacion) pri la lingvo internacia. Vi certe savas, ke internacia lingvo newtrala yam existas dep 30 yaron kay estas uzata kay parolata omnitage de milon de homon.
  • Ĉu vi jam trovis via horloĝo? (Ĉu vi jam trovis vian horloĝon?)
    • Mi eĝi ankore ne serĉis. (Mi ankoraŭ ne serĉis ĝin.)
  • Mia frato diris al Stefano, ke li amas li pli ol e si mem. ( Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli ol sin mem).
  • La tempo pasinta plu neniam revenos; e la tempo venonta neniu ankore konas. (La tempo pasinta plu revenos; kaj la tempon venontan neniam neniu ankoraŭ konas.
  • Homo, ekiu oni devas juĝi, estas juĝoto. (Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto).

Neuchâtel-a Esperantido[redakti | redakti fonton]

Ŝanĝoj kompare kun E-o : j anstataŭ ĝ, q anstataŭ k (qelka), w por ŭ, grandivis anstataŭ grandiĝis kaj diversaj novaj vortoj.

Specimeno:

La lingvo vekis varmegan entuziasmon, kar en ji vivis la nobla animo k. alta idealo de jia awtoro; la anaro pli k. pli grandivis. Esperanto, uzata skribe k. parole, progresis dey proxor 15 yaron, kiam qelkan anon ekdeziris reformi ji. Shaynis al lu, ke endas naw simpligi, ulsor reguligi kaj precizigi la lingvo. Lu examenis omnin, slo lu, farendan modifon, kay, kar ne ibla estis endukti lu en Esperanto, lu pretigis kompleta projekto de nova lingvo.