Li estis la dua filo de Filipo la 4-a la Bela kaj de la reĝino de Navaro, Johana. Filipo estis la frato de sia antaŭulo, Ludoviko la 10-a la Kverelema. Kiam mortis tiu ĉi, li fariĝis la reganto de Francio, antaŭ la naskiĝo de la postmorta filo de Ludoviko. Sed tiu filo, Johano la 1-a, mortis nur kvin tagojn post sia naskiĝo, kaj Filipo estis finfine kronita kiel la nova reĝo, konforme al la nova, ankoraŭ ne teoriigita salfranka leĝo.