La internacia flughaveno Kolonjo/Bonno - germaneFlughafen Köln/Bonn „Konrad Adenauer“ - estas internacia flughaveno inter la urboj Kolonjo kaj Bonno de okcidenta Germanio. Ĝi situas oriente de la rivero Rejno, kaj per rapid-fervoja linio de ICE-trajnoj rekte konektiĝas al la najbaraj internaciaj flughavenoj de Duseldorfo norde kaj Frankfurto ĉe Majno sude. La flughaveno havas la IATA-kodon CGN (laŭ la angla formo "Cologne" de la urbonomo Kolonjo) kaj la ICAO-kodon EDDK.