Saltu al enhavo

François-Victor Hugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
François-Victor Hugo
Persona informo
François-Victor Hugo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1828 (1828-10-21)
en former 11th arrondissement of Paris
Morto 26-an de decembro 1873 (1873-12-26) (45-jaraĝa)
en 9-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Charlemagne (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Victor Hugo Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Adèle Foucher Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Léopoldine Hugo, Adèle Hugo (en) Traduki kaj Charles Hugo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
tradukisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

François-Victor HUGO (2a de oktobro 1828 – 26a de decembro 1873) estis franca verkisto kaj ĵurnalisto kaj la kvara el kvin filoj de la franca romanisto Victor Hugo kaj de lia edzino Adèle Foucher. François-Victor estas bone konata pro siaj tradukoj de la verkoj de William Shakespeare en francan, kiuj estis publikigitaj en 18 volumoj inter 1859 kaj 1866.[1]

François-Victor estis politike aktiva, kaj helpis sian patron publikigi du gazetojn — nome "L'Événement", 1848–1851 kaj "Le Rappel", 1869) — ambaŭ el kiuj estis fermitaj pro politikaj tialoj. Li sekvis sian patron al ekzilo en Gernezejon en 1852; tiam, li helpis sian pli aĝan fraton Charles Hugo, nome pionira fotisto, krei portretojn de la familio Hugo kaj de aliuloj. François-Victor publikigis libron, "La nekonata Normandio" (La Normandie inconnue), en 1857.

François-Victor Hugo, foto de Émile Bacot, 1862.

La familio Hugo revenis el ekzilo en 1870, post la deklaro de la Franca Tria Respubliko], sed François-Victor mortis nur kelkajn jarojn poste, pro tuberkulozo, estante 45-jaraĝa. Pro malsimpatio de Victor Hugo al la Katolika Eklezio, li insistis, ke lia filo estu entombigita sen kruco kaj sen estreco de pastro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La Normandie inconnue, 1857
  • William Shakespeare, Œuvres complètes, Paris, Pagnerre, 1859-1866, en 18 volumoj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nicole Mallet: Hugo, père et fils, Shakespeare et la traduction. Revue TTR: traduction, terminologie, rédaction, vol. 6, no 1, 1993, p. 113-130. Artikolo en reto en erudit.org.