„ Ĉi tiu libro estas la lasta presita en Nederlando ; la Esp-o Publishing Co daŭrigos la eldonadon de bele binditaj malmultekostaj romanoj.
Estas rakontitaj en la volumo, la aventuroj de juna dando, milionulo kiu ne laboras kaj nur uzas sian tempon, ĉiam pripensante novajn manierojn por elspezi sian monon, neniam farante ion bonan aŭ utilan.
Ofendite de kuracisto, li vetas kun ĉi lasta pergajni mem sian vivon dum tuta jaro, neniam uzante sian potencon de riĉulo. Ĉiuj travivaĵoj kaj spertoj liaj, kiuj ne ĉiam estas gajaj aŭ kuraĝigaj, estas detale kaj kun la konata precizeco de Oppenheim priskribitaj kaj konsistigas agrablan distran legaĵon.
Koncerne la lingvon, la stilo estas agrabla, la traduko ĝenerale bona.
Ni tamen devas fari kelkajn rimarkojn ; kial « ŝofero » anstataŭ « ŝoforo »? ĉu oni eterne diskutos pri tiaj aferoj? — Post « antaŭ » devas veni « ol » antaŭ infinitivo. « Sin kolekti » estas anglismo. — ĉu la vorto « bukmekro » estas necesa?
Laŭ eksteraĵe, la libro estas bela ornamo por ĉiu esp-obiblioteko. ”