Saltu al enhavo

Funelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Funelo kuireja

Funeloenboteligilo estas ilo por enmeti fluidaĵojnpulvoron en ujon kun malgranda apertaĵo, la supra parto estas konusforma kaj finiĝas per rekta tub-forma kolo. Ĉe altvaloraj funeloj la kolo havas noĉon, por ke aero eliĝu el la ujo.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri funelo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Enpremi iun en funelon. 
  • Citaĵo
     Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-24.