Gandajika

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gandajika
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 6° 45′ S, 23° 58′ O (mapo)-6.7523.966666666667 [+]
Alto 806 m [+]
Gandajika (Demokratia Respubliko Kongo)
Gandajika (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Situo de Gandajika

Map

vdr

Gandajika (malofte Ngandajika) estas grandurbo kaj provinca ĉefurbo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gandajika situas en montetaro en la meza (iomete suda) landparto. Mwene-Ditu troviĝas 62, Mbuji-Mayi 77, Lubumbashi 669, Kinŝaso 996 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Gandajika kaj en la proksimaj komunumoj epidemio pri ĥolero okazis en 2002, kiu daŭris duonjaron. Alvenis Ruĝa Kruco kaj similaj organizaĵoj por helpi al la lokaj kuracistoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Gandajika havas flughavenon. Vojoj kuras el la urbo al Mbuji-Mayi kaj Kabinda, krome estas 2 vojoj al aliaj direktoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Gandajika situas en la tropika zono. La averaĝa temperaturo varias inter 23 kaj 28 °C. Jare pluvas ĉ. 1400 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en novembro kaj malkulminas en julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]