Haselto (nederlande Hasselt, proksimuma prononco [HAS'lt]) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1236. Dum la mezepoko la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso. Komence de januaro 2016 ĝi havis 76 685 loĝantojn.
Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Limburgo, kaj krome ankaŭ estas la administra centro de samnoma distrikto (aŭ arondismento) Haselto.