Saltu al enhavo

Helmut Hentrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helmut Hentrich
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1905 (1905-06-17)
en Krefeld
Morto 7-an de februaro 2001 (2001-02-07) (95-jaraĝa)
en Duseldorfo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Teknologia Universitato Berlino (1925–)
Teknika Universitato ĉe Vieno (1924–1925) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkitekto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Thyssen-domo en Düsseldorf (1957–1960).

Helmut Hentrich (naskiĝinta la 17-an de junio 1905 en Krefeld, mortinta la 7-an de februaro 2001 en Düsseldorf) estis germana arkitekto, famiĝanta aparte pro siaj imponaj multetaĝaj konstruaĵoj dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.

Li estis pioniro de la administradejo-konstruado en Germanio, kombinante necesan funkciozecon kun modernegaj konstruteknikoj. Li iĝis majstro en harmonia planado kaj aranĝo de kubaĵoj el vitro kaj ŝtalo.

Konstruaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Thyssen-Haus en Düsseldorf (1957-60)
  • Europa-Center en Berlino (1964-68)
  • Ruhr-Universitato en Bochum (1961-74)
  • Tonhalle en Düsseldorf (1971-78)
  • Deutsch-Japanisches Center en Düsseldorf (1978)

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1960 Profesoriĝo honora
  • 1969 BDA-plakedo
  • 1980 Großes Verdienstkreuz der Bundesrepublik Deutschland
  • 1981 Heinrich-Tessenow-Medaille en oro
  • 1985 Honora civitaneco de Düsseldorf

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gudrun Escher: Pragmatiker zuerst. Helmut Hentrich 1905 – 2001. en: DBZ 4/2001, p. 18–19.
  • Helmut Hentrich: Bauzeit. Aufzeichnungen aus dem Leben eines Architekten. Düsseldorf, 1995.
  • Henry-Russell Hitchcock: HPP Hentrich-Petschnigg & Partner. Düsseldorf, 1973.
  • HPP Hentrich-Petschnigg & Partner: 50 Jahre HPP. Düsseldorf, 1985.
  • Sabine Tünkers: Hentrich, Heuser, Petschnigg 1927 – 1955. Weimar, 2000.
  • Klaus-Dieter Weiß: Architektenporträt Helmut Hentrich. Perfektion versus Philosophie? en: Der Architekt 1/1986, p. 37–41.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]