Saltu al enhavo

Inge Lehmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inge Lehmann
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1888 (1888-05-13)
en Tommerup
Morto 21-an de februaro 1993 (1993-02-21) (104-jaraĝa)
en Kopenhago
Tombo Hørsholm Kirkegård
Lingvoj dana
Ŝtataneco Danio
Alma mater Kolegio Newnham (1910–1911)
Universitato de Kopenhago - Cand.mag. (en) Traduki, doktoro de filozofio (–1968) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Alfred Lehmann (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Harriet Lehmann (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Orla Lehmann (en) Traduki (praonklo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo seismologo
natursciencisto
surveyor (en) Traduki
geologo
terfizikisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Lehmann discontinuity
vdr

Inge Lehmann (13-an de majo 188821-an de februaro 1993) estis dana sismologino kaj geofizikistino kiu eltrovis la internan kernon de nia planedo. En 1936 ŝi asertis surbaze de jam ekzistanta sismaj datenoj la ekziston de interna kerno havanta fizikajn ecojn diferencajn de tiuj en la ekstera kerno, tiel ke la tera kerno ne estas simple unu likviĝinta sfero. La sismologoj, ĝis tiam ne trovinte bone funkciantan hipotezon por klarigi la observitan fakton, ke la tertrema P-ondo malrapidiĝas, kiam ĝi atingas iujn certajn regionojn en la tera internaĵo, baldaŭ akceptis ŝian konkludon.

Inge Lehmann naskiĝis kaj plejparte edukiĝis en Kopenhago. Ŝia patro estis la eksperimenta psikologo Alfred Georg Ludvik Lehmann (1858–1921). Ŝi studis matematikon en la universitatoj de Kopenhago kaj Kembriĝo. De 1928 ĝis emeritiĝo en 1953, ŝi servis kiel ŝtata geodeziisto kaj estris la sismologian fakon de la dana geodezia instituto. Poste ŝi translokiĝis al Usono, kie ŝi malkovris alian sisman malkontinuaĵon, 190-250 km sub la surfaco, kiun oni nomas la "efiko de Lehmann".

Ŝi ricevis multajn honorajn membrecojn kaj gradojn, elektiĝis alilanda membrino de la brita Reĝa Societo, kaj en la 127-a datreveno de la naskiĝo Google honoris ŝin per tutmonda Doodle.

Vidu ankaǔ[redakti | redakti fonton]