Internacia Flughaveno Doho (angleDoha International Airport, arabeمطار الدوحة الدولي) (IATA-kodo:DIA, ICAO-kodo:OTBD) estas flughaveno en Doho, Kataro. Ĝi estis la komerca internacia flughaveno de Kataro ĝis Internacia Flughaveno Hamad malfermiĝis la 27-an de majo2014. Dum ĉiu planita komerca trafiko ĉesis, la flughavenejo kaj ekzistanta kurejo daŭre estas uzataj fare de Qatar Air Force, Rizon Jet, Gulf Helicopters kaj Qatar Aeronautical College. La flughaveno estas planita por restaŭro kaj remalfermo por elteni pli grandan trafikon dum la Futbala Mondpokalo 2022 en Doho, Kataro.