Jacques-Joseph Champollion
Jacques-Joseph Champollion | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de oktobro 1778 en Figeac |
Morto | 9-an de majo 1867 (88-jaraĝa) en Fontanbelo |
Tombo | tombejo de Fontanbelo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | Jacques Champollion (en) |
Frat(in)oj | Jean-François Champollion, Thérèse Champollion (en) kaj Marie Champollion (en) |
Infano | Aimé Champollion-Figeac (en) |
Parencoj | Honoré-Hugues Berriat (frato de edzino) |
Okupo | |
Okupo | egiptologo historiisto universitata instruisto bibliotekisto arkeologo antropologo urbestro |
Jacques-Joseph CHAMPOLLION, alinomita Champollion-Figeac ([ŝa~poljO~fiĵAk], naskiĝis je la 5-a de decembro 1778 en Figeac Lot, mortis je la 9-a de majo 1867 en Fontainebleau) estis franca arkeologo.
Dekdu jarojn pli aĝa ol sia frato Champollion le Jeune (Champollion la Juna), li instruis al li kaj transdonis al li sian emon por arkeologio. Kvankam erudito li restadis en la ombro de sia pli juna frato por pli bone valorigi lin. Post la frua morto de tiu lasta en 1832, li eldonos liajn nefinitajn esplorojn en kiuj li cetere estis kontribuinta.
Li estas entombigita en Tombejo Père Lachaise en Parizo kun sia frato Jean-François.
Lia kariero[redakti | redakti fonton]
- Konservatoro de la manuskriptoj en la Bibliothèque Royale (Reĝa Biblioteko) en Parizo.
- Profesoro pri paleografio en Ecole des Chartes.
- Bibliotekisto de la kastelo de Fontainebleau ekde 1849.