John A. Lee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John A. Lee
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1891 (1891-10-31)
en Dunedin
Morto 13-an de junio 1982 (1982-06-13) (90-jaraĝa)
en Aŭklando
Lingvoj angla
Ŝtataneco Nov-Zelando
Memorigilo John A. Lee
Okupo
Okupo verkistopolitikisto • romanisto
vdr

John Alfred Alexander LEE (31a de oktobro 1891 – 13a de junio 1982) estis politikisto kaj verkisto de Novzelando. Li estis unu el plej famaj socialistoj en la politika historio de Novzelando.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ekvivo[redakti | redakti fonton]

Lee naskiĝis en Dunedin en 1891, filo de Alfred Lee kaj Mary Isabella Taylor. Liaj gepatroj ne estis geedziĝintaj, kaj je la tempo de lia nasko, ili jam estis separitaj pro la vetludemo kaj alkoholismo de lia patro. La patrino de Lee estis malriĉa kaj la tuta familio suferis fortajn malfacilojn. Lee ne bone profitis lernejojn, kaj li estis ofte lernej-fuĝinto.

En 1905, li lasis lernejon por labori, kaj venis en deliktetoj. En 1908, li estis kondamnita pro ŝtelado, kaj pasigis tempon en internulejo por junaj krimuloj. Li klopodis fuĝi kelkajn fojojn kaj finfine sukcesis. Post vangadi la landon, li trovis laboron en Raetihi, sed tiam estis enprizonigita pro kontrabando de likvoroj kaj endoma rompeniro.

Tri jarojn post sia liberigo, Lee enlistiĝis en la Novzelanda Ekspedicia Forto, kaj militservis en la Unua Mondmilito. Li ricevis medalon pro agado en Messines en junio 1917, sed estis reenlandigita post esti vundita en marto 1918 kaj perdi sian maldekstran brakon. Li revenis en Novzelando en julio 1919, kaj establis malgrandan negocon. Lee verkis romanon Citizen into Soldier en 1937 inspirita de siaj militspertoj.[1]

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Ne longe post reveno hejmen, Lee aktiviĝis en la Novzelanda Laborpartio. Lee estis arda socialisto dum iome da tempo, kaj legis grandan kvanton de marksisma literaturo. Li estis membro de la Parlamento ses fojojn. Dum la antaŭlasta, fine de la 1930-aj jaroj, li eniris en disputo kun la estraro de la partio, okazigis disiĝon kaj por la lasta tempo (1940-1943) li estis parlamentano de la Demokrata Laborpartio. Poste li plue verkis por maldeksytraj idearoj, sed surprizis siajn legantojn per defendo de la usona partopreno en la Vjetnama Milito.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Lia romano Children of the Poor, 1934, estis tradukita de Bertram Potts kiel Infanoj de la malriĉuloj.[2]

Citaĵo
 Albany Porcello, protagonisto de ĉi tiu interesa romano, aŭtobiografie rakontas la disvolviĝonde siaj infanaj jaroj. La mizero neeviteble puŝas linkaj lian familion en la inferonde la eksterleĝa vivo, kaj dum Albany ŝtelas, lia juna fratino sinprostituas por tiel kontribui al lasubteno de la hejmo. Sentiva kaj inteligenta, Albany des pli dolore apertas la indiferenton kaj la kruelonde lasocio, kiu fride ignoras la neces-bezononde la mizeruloj sed senkompate muelas ilin, kiam, puŝitaj de la malespero, ili ribelas kontraŭ la premo de la arbitroj kaj konvencioj sociaj. Tamen la libro ne estas senesperenigra kaj pesimisma . En bela kaj arte konstru ita kontrasto, la aŭtoro, ŝpinante sian rakonton, delikate intervenigas la sorĉon, la magion kaj la naivonde la infanaj jaroj, kaj en la preme angora medio de la romano brilas la ĉarma freŝo de la interna mondo de Albany. Infanoj de la Malriĉuloj havas precedentojn en la traduk-literaturo de Esperanto. Albany Porcello estas spirita frato de la Mikey de Judoj sen Mono (aŭtobiografia romano verkita en la anglan de Michael Gold kaj esperantigita de Georgo Saville) kaj de la Vaĉjo de Genutrantoj (novelo de la ĉeĥa aŭtorino Jiri Sumin, redonita en Esperanton de M. Jandlová, T. Mrázková kaj M. Zíková). La cirkonstancoj, en kiuj disvolviĝas la vivoj de Albany, Mikey kaj Vaĉjo, tre similas, kaj la leganto tuj komprenas, ke kvankamla tri infanoj miskondutis kaj deliktis, la vera kulpanto estas la socio mem. Kion diri pri la traduko? Mi ne disponas la anglan originalon, do ne havas la okazon fari komparanstudon rilate la sencan kaj stilan fidelecon de la Esperanta versio. Tamen jam de la unua linio oni klare vidas, ke Esperanto ne havas sekretojn por Bertram Potts. Li uzas naturan, fluan, tuj kompreneblan lingvon, en kiu ne mankas trafaj esprimoj kaj elegantaj dirmanieroj. Krome li klopodas eviti la uzon de neoficialaj radikoj, sed, laŭ mia tute persona sento, li allasas tro multe da "mal-vortoj", kiuj ie tie pezigas la stilon, kvankam grandan nombron da ili oni povus anstataŭigi per sinonimoj same apartenantaj al la oficiala radikaro. Por ekzemplo la titolo de la kvara parto: “La malgloro de malriĉo" eble vidiĝus pli natura, se oni ĝin ŝanĝus al “Hontiga mizero" aŭ al io simila. Preskaŭ sisteme s-ro Potts uzas kiu(j) ajn kaj kio ajn eĉ en la okazoj, kiam iu(j) ajn kaj io ajn ŝajnas pli ĝustaj gramatike. En la paĝo 141, linioj 18 kaj 19 legiĝas: “Tiel intense mi aŭ sku ltis la tiktakon, ke tio ŝajnis tute foriĝi kaj poste reveni." Ĝi ŝajnas preferinda anstataŭ tio. Pri kelkaj aliaj punktoj, tre malmultaj, de la traduko, oni povus diskuti, sed ne valoras trakti bagatelojn aŭ pedante harfendadi. S-ro Potts ricevu nur varman gratulon pro sia alt-merita laboro traduka kaj mi sen hezite rekomendas la libron, ĉar per ĝi oni riĉiĝas lingve, kulture kaj spirite. En la paĝo 11, linio 11, anstataŭ iam oni legu kiam. Temas pri unue l la malmu ltaj pres-eraroj troveblaj en la libro. 
— F. de Diego. Boletín n193 (sep 1972)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Memortabulo al John A. Lee en Dunedin, sur la Writers' Walk en la Oktagono.

Libroj (unua eldono)

  • Children of the Poor, 1934.
  • The Hunted, 1936.
  • Civilian into Soldier, 1937.
  • Socialism in New Zealand, 1938.
  • The Yanks are Coming, 1943.
  • Shining with the Shiner, 1944.
  • Simple on a Soapbox, 1963.
  • Shiner Slattery, 1964
  • Rhetoric at the Red Dawn, 1965.
  • The Lee Way to Public Speaking, 1965
  • Delinquent Days, 1967.
  • Mussolini’s Millions, 1970
  • Political Notebooks, 1973.
  • For Mine is the Kingdom, 1975
  • Soldier, 1976
  • The Scrim-Lee Papers. 1976 (kun CG Scrimgeour & Tony Simson)
  • Roughnecks, Rolling Stones & Rouseabouts, 1977
  • Early Days in New Zealand, 1977
  • The John A. Lee Diaries 1936–1940, 1981
  • The Politician, 1987 (sed verkita en 1936.)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Infanoj de la malriĉuloj, de John A. Lee (Sennacieca Asocio Tutmonda, 1972) [Originala titolo : Children of the Poor, 1934]