Saltu al enhavo

John Carroll (episkopo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Carroll
Portreto pri episkopa moŝto John Carroll, pentrita ĉ. 1806 de Gilbert Stuart
Portreto pri episkopa moŝto John Carroll, pentrita ĉ. 1806 de Gilbert Stuart
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1735 (1735-01-08)
en Upper Marlboro, Provinco Marilando,  Brita imperio
Morto 3-an de decembro 1815 (1815-12-03) (80-jaraĝa)
en Baltimore
Tombo Basilica of the National Shrine of the Assumption of the Blessed Virgin Mary vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj anglalatina vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Stonyhurst College (en) Traduki
Colleges of St Omer, Bruges and Liège (en) Traduki
Seminario kaj Universitato Sankta Maria Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Daniel Carroll I of Upper Marlboro (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Eleanor Darnall Carroll (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Daniel Carroll (en) Traduki kaj Mary Carroll (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo katolika episkopo (1790–)
katolika sacerdoto (1761–)
misiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John CARROLL (naskiĝinta la 8-an de januaro 1735 en Upper Marlboro, Marilando – mortinta en Baltimoro la 3-an de decembro 1815[1]) estis prelato de la Romkatolika Eklezio, kiu servis kiel la unua enlanda superulo de la usona katolikaro (1784, "Superulo de la Misioj"), fariĝante la unua episkopo (1790) kaj unua ĉefepiskopo (1808) de la nova lando. Li prezidis la (ĉef)episkopujon de Baltimoro.

Carroll estas konata ankaŭ kiel la fondinto (1789) de Universitato Georgetown, la plej malnova romkatolika universitato en Usono, kaj de la Paroĥo de S-ta Johano Evangeliisto (Silver Spring) (1774) ĉe Rock Creek, (nun Forest Glen), la unua sekulara (dioceza) paroĥo en la lando; sekulara tiukuntekste signifas, ke ĝiaj pastroj ne apartenas al monaĥaj aŭ misiaj ordenoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chisholm, Hugh, red. (1911). "Carroll, John". Encyclopædia Britannica (11-a eld.). Cambridge University Press.