El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kostelec u Holešova (germane Kosteletz bei Holleschau ) estas municipo en Ĉeĥio , en Regiono Zlín , en distrikto Kroměříž . Vivas ĉi tie 987 loĝantoj (2024). Ĝi konsistas el du katastraj teritorioj, la dua parto de la municipo estas Karlovice .
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Stará Ves , Němčice , Pacetluky , Roštění , Rymice , Prusinovice , Beňov , Líšná kaj Dobrčice .
La municipo situas apud nordokcidenta limo de Regiono Zlín kaj Regiono Olomouc , en distrikto Kroměříž . Ĝi najbaras kun municipoj Němčice , Roštění , Rymice kaj Stará Ves . Avantaĝo estas proksima distanco al multaj urboj, ekzemple: Holešov (6,5 km sudoriente), Hulín (7 km sudokcidente), Přerov (10 km norde), Kroměříž (12 km sudokcidente), Bystřice pod Hostýnem (12 km oriente), Zlín (20 km sudoriente), Olomouc (30 km nordokcidente). Prago estas proksimume 235 km longen.[noto 1]
El geomorfologia vidpunkto Kostelec enfalas en la teritorion de Subbeskida montetaro , ĝi estas ĉirkaŭita de ĝiaj montetoj el tri flankoj.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1131 .
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 993 1880 1 053 1890 1 074 1900 1 137 1910 1 199 1921 1 137
Jaro Loĝantoj 1930 1 099 1950 1 039 1961 1 058 1970 964 1980 875 1991 913
Jaro Loĝantoj 2001 976 2014 978 2016 971 2017 975 2018 988 2019 1 003
Jaro Loĝantoj 2020 1 015 2021 982 2022 1 011 2023 1 004 2024 987
Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
Kapelo de sankta Floriano (en Karlovice)
Soldata monumento
↑ Temas pri la distancoj per aerlinio el la vilaĝplaco de Kostelec al la ĉefa placo de la donita urbo.
Partoj de municipo Kostelec u Holešova (2)