Laosa Enlanda Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Laosa Enlanda Milito (1953-1979) estis interna milito en Laoso inter la komunisma Pathet Lao kaj la Reĝa Laosa Registaro en kiu kaj la politikaj dekstruloj kaj maldekstruloj ricevis pezan eksteran subtenon de la mondpotencoj dum la Malvarma milito.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 12 jaraj Interveno kaj Agreso de la Usonaj Imperiistoj en Laoso, Neo Lao Haksat - Eldonejo, 1967 (Okaze de la IV-a datreveno de la subskribo de la Ĝenevaj Interkonsentoj de 1962 pri Laoso)
  • Indaj gefiloj de la Lao-Popolo Neo Lao Haksat - Eldonejo, 1966
Citaĵo
 Kolekto de sep militaj rakontoj saturitaj je heroaĵoj de gerilanoj luktantaj kontraŭ potencaj armeoj, en la nuntempe plej m lfeliĉa mondoparto.

La eldonisto antaŭparole diras al ni la kaŭzon de tiu luktado kaj pravigas ĝin. Laŭ konata diro, «La Historio ripetiĝas» ; kaj ankaŭ kun sango knediĝas. Oni povas nur miregi, ke kiam estas preparata vojaĝo al Luno, ankoraŭ nun, kiel ĉiam antaŭe tre valoraj homoj devas malaperi kiel viktimoj de aliaj homoj! Kiu volas —pli rekte ol per ĵurnaloj— ekkoni epizodojn de tiu senfina militado, tiu legu la libreton, kiu cetere estas klara kaj facile legebla, malgraŭ kelkaj

lingvaj makuletoj, kiel: avanci (rangaltigi) en senco iri antaŭen . Lanĉi kuglojn (ĵeti); ke la filinoj sin vestas (sinvestu); komandita de Oum (komandata); bone ŝirmata (ŝirmita); k. a 
— Boletín n160 (mar 1967)