Saltu al enhavo

Maria de Brabanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria de Brabanto
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1254 (1254-05-13)
en Loveno
Morto 12-an de januaro 1321 (1321-01-12) (66-jaraĝa)
en Meulan-en-Yvelines
Tombo monaĥinejo Cordeliers vd
Religio katolikismo vd
Familio
Dinastio Brabanta dinastio (Reginaroj) vd
Patro Henry III, Duke of Brabant (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Adelaide of Burgundy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Godfrey of Brabant (en) Traduki, Henry IV, Duke of Brabant (en) Traduki kaj Jan la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Filipo la 3-a (1274 (Gregoria), 1274 (Gregoria)–1285 (Gregoria)) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Louis of Evreux (en) Traduki, Blanche of France, Duchess of Austria (en) Traduki, Margaret of France (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Maria de Brabanto

Maria de Brabanto (n. la 13-an de majo 1254 en Loveno - m. la 10-an de januaro 1321 apud Meulan) estis la filino de Henriko la 3-a, la duko de Brabanto, kaj de Adelajda de Burgonjo. Kiam ŝi estis dudekjara, ŝi fariĝis la dua edzino de la franca reĝo Filipo la 3-a la Maltima, kiu estis pli aĝa ol ŝi je naŭ jaroj. La edziĝo okazis la 21-an de aŭgusto 1274 en Vincennes, kaj Maria estis kronita la 24-an de junio 1275 en la Sankta Kapelo de Parizo.

Maria estis interalie la patrino de Ludoviko de Évreux kaj de Margareta (kiu edziniĝis kun Eduardo la 1-a de Anglio).

La reĝino Maria plifortigis la rilatojn de la franca reĝo kun Anĵuo, kaj tiel pliakrigis la malamikecon inter Francio kaj Aragono. Post la morto de la reĝo je la 5-a de oktobro 1285, Maria retiriĝis en monaĥinejo apud Meulan, kie ŝi mortis tridek ses jarojn poste. Ŝi estis entombigita en la monaĥinejo Cordeliers de Parizo.