Saltu al enhavo

Nikolaj Rezanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Rezanov
Persona informo
Николай Резанов
Naskiĝo 28-an de marto 1764 (1764-03-28)
en Sankt-Peterburgo
Morto 17-an de februaro 1807 (1807-02-17) (42-jaraĝa)
en Krasnojarsk
Mortis per ĉevalfalo vd
Tombo Q598580 vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Familio
Patro Pyotr Rezanov (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Aleksandra Okuneva (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Anna Grigorievna Shelikhova (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Olga Nikolayevna Rezanova (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo esploristo
ambasadoro
entreprenisto
diplomato
politikisto
vojaĝisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko, diplomatio, negoco kaj vojaĝo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikolaj REZANOV (ruse Николай Петрович Резанов, Nikolaj Petroviĉ Rezanov; naskiĝis la 28-an de marto 1764 en Sankt-Peterburgo, Rusia Imperio; mortis la 1-an de marto 1807 en Krasnojarsk) estis rusa politikisto kaj unu el la fondintoj de la rusa Amerikkompanio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nikolaj Rezanov devenis el nobela familio el la regiono de Smolensk, iĝis leŭtenanto kaj poste sekretariestro en la civila departemento kaj estro de la ĉefa ofico de la rusa Amerikkompanio.

En 1804 li iĝis la unua rusa ambasadoro en Japanio.

En 1803 li instigis la unuan rusan provon ĉirkaŭveli la mondon kaj partoprenis ĝin, gvidinte ĝin ĝis Kamĉatko.

En la jaro 1806 li veturis al Kalifornio, kie li starigis ligojn inter la rusa Amerikkompanio kaj la hispanaj koloniistoj. Revenonte al Sankt-Peterburgo li malvarmumiĝis kaj mortis en la urbo Krasnojarsk en Siberio.