Saltu al enhavo

Okcidenta Ĉagataja Ĥanlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Okcidenta Ĉagataja Ĥanlando estis mongola sendependiĝa ĥanlando disde la Ĉagataja Ĥanlando. Ĥano de la Ĉagataja Ĥanlando, nome Duŭa (1282-1307) lasis malantaŭ si multajn filojn, multaj el kiuj iĝis ĥanoj mem. Inkludita inter tiuj estas Kebek (1309, 1318-1326), kiu starigis normigadon de la monerstampado kaj selektis sidejan ĉefurbon (ĉe Karŝi), kaj Tarmaŝirin (1326-1334), kiu konvertiĝis al Islamo kaj trudeniris la Sultanlandon de Delhio en Hindio. La centro de la ĥanlando ŝanĝiĝis al siaj okcidentaj regionoj, t.e. Transoksiano.