Oscar Luigi Scalfaro
Oscar Luigi Scalfaro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Oscar Luigi Scalfaro | |||||
Naskonomo | Oscar Luigi Scalfaro | ||||
Naskiĝo | 9-an de septembro 1918 en Novaro | ||||
Morto | 29-an de januaro 2012 (93-jaraĝa) en Romo | ||||
Tombo | cemetery of Cameri vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio vd | ||||
Alma mater | Katolika Universitato Sankta Koro vd | ||||
Partio | Itala kristan-demokrata partio Demokrata Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Maria Inzitari (en) vd | ||||
Infanoj | Marianna Scalfaro vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto advokato vd | ||||
Aktiva en | Romo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Oscar Luigi SCALFARO (naskiĝinta en la 9-a de septembro 1918 en Novara, mortinta en la 29-a de januaro 2012 en Romo) estis itala politikisto kaj prezidanto de la Respubliko Italio de 1992-99.
Vivo politikista[redakti | redakti fonton]
Li jam frue engaĝiĝis en diversaj kristanaj organizoj kaj aliĝis dum la Dua mondmilito al la nove fondita Itala kristan-demokrata partio (DC). En 1943 li ekdeĵoris kiel juĝisto. En 1946 la juristo unuafoje elektitis kiel deputito por la nacia asembleo kies membro li neinterompite restis ĝis 1992.
Ekde de 1950-aj jaroj li plurfoje estis ŝtata sekretario kaj okupis diversajn ministrajn postenojn (i.a. tiun pri internaj aferoj de 1983-87 sub la socialdemokrato Bettino Craxi). Ekster tio li estris diversaj registaraj komisioj.
Post la demisio de Craxi li komisiitis formi novan registaron - sed ne sukcesis fari tion. Post la elektoj de aprilo 1992 li fariĝis prezidento de la Ĉambro de la deputitoj kaj jam la sekvintan monaton li iĝis finfine prezidanto de la Respubliko (antaŭulo estis Francesco Cossiga). Lia posteŭlo estis ekde majo 1999 Carlo Azeglio Ciampi.
Fare de multoj li estis konsiderata kiel modelo de politika integreco.[1]
Subnotoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Biografio sur la oficiala retpaĝaro de la itala prezidenta kancelario.