Pedrola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedrola
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50690
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 667  (2023) [+]
Loĝdenso 32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 47′ N, 1° 13′ U (mapo)41.7874421-1.2142283 [+]
Alto 296 m [+]
Areo 113,7352 km² (11 373 .52 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pedrola (Provinco Zaragozo)
Pedrola (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Pedrola
Pedrola (Hispanio)
Pedrola (Hispanio)
DEC
Situo de Pedrola

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pedrola [+]
vdr

Pedrola [peDROla] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidenta parto de la komarko Ribera Alta del Ebro kies ĉefurbo estas Alagón, en la nordocentro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pedrola estas municipa teritorio en la sudokcidenta parto de la komarko Ribera Alta del Ebro, kie ĝi okupas teritorion sude de Luceni, iomete sude de la rivero Ebro. La rivero Ebro suferas fortan osciladon inter malaltaj kaj altaj niveloj kiam okazas pluvsezono foje koincide kun degelado; tio rezultas en inundoj. La rivero Ebro mem ne trapasas la municipon, sed ja la Imperia Kanalo de Aragono.

La municipa teritorio estas trapasata de la Aŭtovojo Vasco-Aragonesa (AP-68) kaj de la Aŭtoŝoseo Autovía del Ebro (A-68). Laŭ tiuj la loĝloko estas inter nordokcidente Mallén kaj oriente Alagón.

La loĝloko Pedrola mem estas je 34 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 296 msm. La altitudo gamas inter 419 msn kaj 220 msn borde de Ebro kaj lime kun Luceni.

Nordokcidente: Luceni Norde: Luceni kaj Alcalá de Ebro Nordoriente: Cabañas de Ebro
Okcidente: Magallón kaj Pozuelo de Aragón Oriente: Figueruelas
Sudokcidente: Rueda de Jalón Sude: Plasencia de Jalón Sudoriente: Grisén, Bárboles kaj Pleitas

Historio[redakti | redakti fonton]

Sonorilturo fone de strato.

La araboj lasis irigacian reton. La konkero fare de Alfonso la 1-a okazis ĉirkaŭ 1110. La loĝantaro post la kristana konkero restis plejparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. Tial pro la forpelo de moriskoj en 1610, la loko senhomiĝis kaj devis esti reloĝata entute.

Pedrola demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio kaj ekkonstruo de fabrikoj, kio pliigis la loĝantaron, sed poste okazis demografia malpliigo. Fakte multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Pedrola restas nunaj pli ol 3 600 loĝantoj pro bona ekonomia situacio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe de irigacio, sed ankaŭ cerealoj) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado kaj forstado de poploj por industrio de lignaj skatoloj. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĝia ekonomio estas bazata sur la aktiveco industria, ĉefe post la instalo en la najbara Figueruelas de fabriko de aŭtomobiloj Opel España. La tradicia rimedo, nome la agrikulturo, malpliigis sian gravon, sed pluiĝis. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj la palaco de la Dukoj de Villahermosa, la rivero Ebro, naturaj lokoj kaj pejzaĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]