Saltu al enhavo

Resto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En komputado, la operacio resto liveras la restaĵon de la divido de du nombroj. Ĝi estas baza koncepto de aritmetiko.

Konsideru du pozitivajn nombrojn, a kaj n: a resto n (ankaŭ mallonge skribita a mod nmod(a,b) egalas la reston de la divido de entjeroj de a per n. Ekzemple, la esprimo "7 mod 2" egalas 1, ĉar 7 dividita per 2 rezultas kvocienton 3 kaj reston 1. La esprimo "12 mod 3" egalas 0, ĉar 12 dividita per 3 rezultas kvocienton 4 kaj reston 0.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]