Sudice estas municipo de Hluĉinio en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 624 loĝantoj (2024). La vilaĝo troviĝas en pentrinda limregiona valo de Sudica terlango. Ekde la jaro 1993 estas ĉi tie malfermita limtransirejo Sudice – Pietraszyn. Pietraszyn troviĝas jam en la teritorio de Pollando.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rohov kaj Třebom.
Baziliko de sankta Johano Baptisto – pseŭdogotika orientita trinava baziliko kun transepto. La konstruado de la preĝejo el ruĝaj brikoj kaj ŝtonoj estis realigita en la jaroj 1904–1906. La baziliko estas malpligrandigita kopiaĵo de Katedralo en Kolonjo en Germanio. Parto de la areo estas paroĥejo, kripto kaj mastrumkonstruaĵoj.