Saltu al enhavo

Sylvia Plath

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sylvia Plath
Persona informo
Sylvia Plath
Naskiĝo 27-an de oktobro 1932 (1932-10-27)
en Bostono
Morto 11-an de februaro 1963 (1963-02-11) (30-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro sinmortigo vd
Tombo Heptonstall vd
Religio Unitariismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Londono vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Smith College - literaturscienco
Kolegio Newnham Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Sylvia Plath
Familio
Patro Otto Plath (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Aurelia Plath (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Warren Joseph Plath (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Ted Hughes (1956–1963) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Frieda Hughes (en) Traduki, Nicholas Hughes Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Victoria Lucas vd
Okupo poeto
aŭtobiografo
taglibristo
eseisto
verkisto
romanisto
verkisto de porinfana literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Poezio, eseo kaj fikcio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj La Vitra Sonorilo ❦
Ariel ❦
The Colossus vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sylvia PLATH (27a de oktobro 1932 en Bostono, Masaĉuseco11a de februaro 1963, Londono) estis usona verkistino kaj konfesa poetino. Ŝi studis literaturon en la Smith College kaj konatiĝis tie kun la angla poeto Ted Hughes, al kiu ŝi edziniĝis en la jaro 1956. Ekde 1959 ili loĝis en Britio.

La verkaro de Sylvia PLATH ofte respegulas la depresian animstaton de la aŭtorino. Bazaj temoj ankaŭ estis la subpremo de aŭtoritatuloj kaj la konflikto inter la deziro, esti respektata aŭtorino kaj la tiutempe reganta idealo de perfekta dommastrino kaj patrino. Plurajn provojn, mortigi sin mem, ŝi priskribis en sia membiografia romano "The bell jar".

La 11an de februaro, 1963, post la disiĝo de sia edzo kaj aliaj malfeliĉaj cirkonstancoj, ŝi mortigis sin en Londono. La plejmulto de ŝiaj verkoj estis publikigita nur post ŝia morto.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Colossus (1960)
  • The Bell Jar (1963)
  • Ariel (eld. 1965)
  • Crossing the water (Transirante la akvon, eld. 1971)
  • Winter Trees (Vintraj arboj, 1971)