Saltu al enhavo

Vicki Baum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vicki Baum
Persona informo
Vicki Baum
Naskiĝo 24-an de januaro 1888 (1888-01-24)
en Vieno
Morto 29-an de aŭgusto 1960 (1960-08-29) (72-jaraĝa)
en Holivudo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per leŭkemio vd
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco UsonoAŭstrio vd
Familio
Edz(in)o Richard Lert (en) Traduki (1916–)
Max Prels (1906–1910) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo scenaristo
harpisto
ĵurnalisto
verkisto
muzikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Muziko, harp performance (en) Traduki, literaturo, ĵurnalismo kaj kina scenverkado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en BerlinoOksfordo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vicki BAUM [viki baŭm], aŭ plennome: Hedwig BAUM (24-a de januaro 1888 - 29-a de aŭgusto 1960) estis juda germanlingva verkistino.

Naskiĝinte en Vieno, ŝi laboris unue kiel harpistino kaj poste kiel ĵurnalistino en Berlino, Kijlo, Hanovro kaj Mannheim. Ekde 1914 ŝi dediĉis sin ankaŭ al la verkado de romanoj. Internacian famon ŝi gajnis per sia romano Menschen im Hotel (= Homoj en la hotelo), kiu unuafoje publikiĝis en la jaro 1929 kaj unu jaron poste jam furoris kiel teatraĵo en pluraj eŭropaj landoj kaj en Usono.

En la jaro 1931 Vicki Baum okaze de la filmigo de Menschen im Hotel vojaĝis al Novjorko kaj Hollywood. Ankaŭ tiu ĉi projekto (titolita Grand Hotel, ekz. kun Greta Garbo en grava rolo) fariĝis sukceso: Ĝi eĉ gajnis Oskaron en la kategorio plej bona filmo. En 1932 la verkistino definitive ekloĝis en Kalifornio kaj - post kiam hejme la nazia reĝimo malpermesis ŝiajn librojn - ŝi en la jaro 1938 fariĝis usona civitanino kaj komencis verki ankaŭ en la angla lingvo.

Vicki Baum mortis je la 29-a de aŭgusto 1960 en Losanĝeleso (Kalifornio). Postmorte (en 1962) aperis ŝia membiografio Es war alles ganz anders.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Frühe Schatten (romano, 1919)
  • Ulle, der Zwerg (romano, 1924)
  • Menschen im Hotel (romano, 1929)
  • Stud. Chem. Helene Willfüer (romano, 1929)
  • Zwischenfall in Lohwinkel (romano, 1930)
  • Leben ohne Geheimnis (romano, 1932)
  • Das große Einmaleins (romano, 1935)
  • Die Karriere der Doris Hart (romano, 1936)
  • Liebe und Tod auf Bali (romano, 1937)
  • Hotel Shanghai (romano, 1939)
  • The Ship and the Shore (romano, 1941)
  • Cahuchu (romano, 1944)
  • Es war alles ganz anders (membiografio, eld. 1962)

Tio aperis en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Amo kaj morto en Balio / El la germana lingvo trad. P.H. Mooij. Reviziis Karl Beckmann kaj Akiko Woessink-Nagata. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio 1986, 420 p. ISBN 92-9017-033-6
Originalo: Liebe und Tod in Bali

Citaĵo
 Ĝi estas verko pri la aŭtentika tradicia vivo de la balianoj kaj ties moroj.

En formo de romano, ĝi rakontas pri homaj sortoj dum historiaj okazaĵoj ĉirkaŭ la renkontiĝo kun la nederlanda kolonia potenco en la pasinta jarcento. Jam de ekstere tiu volumo tre longe impresas... kaj vere: temas pri Esperanta versio de unu el la plej bonfamaj verkaĵoj de Vicki Baum, — aŭtorino anatemita de la nazioj— kio ja atestas pri eksteordinara valoro. La traduko de P.H. Mooij, meritplena esperantisto, estas elstare flua, lingve kaj stile senriproĉa, facile komprenebla, sen superfluaj neologismoj. La listo de la indiĝenlingvaj vortoj, necesas pro la unikeco de la objektoj kaj nocioj, kiujn ili signifas, ampleksas nur duonan centon da eroj, modera rilato al 417 paĝoj da teksto.

Tiu teksto prezentiĝas tre korekte presita, en bela tipografio sur bonkvalita papero
— D-ro Karl Beckmann (Vieno). Boletín n275 (maj 1986)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.