Saltu al enhavo

William Bligh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Bligh
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1754 (1754-09-09)
en Plymouth
Morto 7-an de decembro 1817 (1817-12-07) (63-jaraĝa)
en Londono
Tombo Garden Museum
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Patro Francis Bligh (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Jane Balsam (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Elizabeth Betham (en) Traduki (1781–) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj John Bligh (en) Traduki, Frances Bligh (en) Traduki, Anne Campbell Bligh (en) Traduki, William Bligh (en) Traduki, Jane Bligh (en) Traduki, Mary Bligh (en) Traduki, Elizabeth Bligh (en) Traduki, Harriet Maria Bligh (en) Traduki, Henry Bligh (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo oficiro
maristo
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Log of HMS Bounty by William Bligh
vdr

William BLIGH [Ŭiljam Blaj] (naskiĝis probable la 9-an de septembro 1754 en Plymouth, mortis la 7-an de decembro 1817 en sia bieno en Farningham (Kent), estis brita maroficiro.

Kiel 33-jara velmastro de HMS Resolution li estis elektita kiel komanda oficiro de la Bounty je la 16-a de aŭgusto, 1787. Kvankam nun oni portretas lin kiel la ekzemplon de kapitano misuzanta sian potencon, Bligh ricevis la postenon, ĉar oni konsideris lin escepte kapabla mararmea oficiro -- kvalifiko kiu pruviĝis esti ĝusta. Li ankaŭ servis sub Kapitano James Cook kaj estis konata kun la navigacio en la areo, kaj la lokaj moroj.