Saltu al enhavo

Andra-Pradeŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andra-Pradeŝo
Origina nomo ఆంధ్ర ప్రదేశ్

subŝtato de Barato
Administrado
Estas parto de  Barato
Administra centro Vijajaŭada (provizore), Amaravatio (planite)
Politiko
Estro Y. S. Jaganmohan Reddy

(ekde 30-a de majo 2019)

Demografio
Oficialaj lingvoj telugua lingvo, ekde 2022 ankaŭ la urdua lingvo[1][2]
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011[3]) 49 386 799
Loĝdenso 308 loĝ./km²
Geografio
Areo 160 205 km² (16 020 500 ha)
Andra-Pradeŝo sur la mapo de  Barato
Andra-Pradeŝo sur la mapo de  Barato
Geografia situo 16° 30′ 50″ N, 80° 30′ 59″ O (mapo)16.51480.516488888889Koordinatoj: 16° 30′ 50″ N, 80° 30′ 59″ O (mapo) [+]
Andra-Pradeŝo (Andra-Pradeŝo)
Andra-Pradeŝo (Andra-Pradeŝo)
DEC
Situo de Andra-Pradeŝo

Map

Hor-zono UTC+05:30
Kodoj
ISO 3166-2 IN-AP
Eksteraj paĝoj
www.ap.gov.in [+]
La kategorio en la Komunejo Andra-Pradeŝo [+]
Pliaj informoj
Analfabetismo 39%
vdr

Andra-Pradeŝo (telugue ఆంధ్ర ప్రదేశ్ «ŝtato de la [tribo] Andra») estas federacia ŝtato en la orient-borda parto de Barato. Ĝi estas la kvara plej granda ŝtato de Barato en areo kaj kvina plej granda laŭ loĝantaro. Norde situas la najbaraj barataj ŝtatoj Maharaŝtro, Ĉhatisgaro kaj Oriso, oriente la Bengala Golfo, sude la ŝtato Tamilnado kaj okcidente Karnatako. Andra-Pradeŝo fondiĝis la 1-an de novembro 1956.

En la ŝtato kultiviĝas aparte multe da rizo, kaj tial ĝi kaj la ŝtato Okcidenta Bengalio nomiĝas «la rizbovlo de Barato». En junio 2014 la norda parto de la subŝtato apartiĝis kaj ricevis statuson de nova subŝtato de Barato, Telangano. Antaŭa ĉefurbo de Andra-Pradeŝo estis Hajderabado, kiu nun estas la ĉefurbo de Telangano. Tamen por maksimume dek jaroj, do ĝis plej malfrue 2024, la urbego ankaŭ plu konsideriĝos jura ĉefurbo de Andra-Pradeŝo. Tamen necesis nova ĉefurbo de Andra-Pradeŝo - la decido estis tute nove konstruata ĉefurba komplekso Amaravatio, kaj provizora intertempa administra centro en la urbo Vijajaŭada. La fundamenta ŝtono por la nova planita ĉefurbo Amaravatio estis metita en 2015, sed en 2019, kiam pluraj internaciaj bankoj retiris sian financan subtenon,[4] la projekto ŝanceliĝis. La konstruado tamen plu okazas helpe de pluraj aziaj kaj oceaniaj landoj, kun aparte forta subteno de Singapuro. Laŭ la stato de somero 2024, la konstruado ankoraŭ daŭras. Fakta administra centro tamen jam nun estas la urbo Vijajaŭada. Aliaj gravaj urboj estas Adoni, Anantapuramu, Ĉilakaluripet, Ĉittur, Eluru, Gudivada, Guntakal, Hindupur, Kadiri, Kakinada, Maĉilipatnam, Madanapalle, Nandjal, Narasaraopet, Nellore, Ongole, Proddatur, Tadepalligudem, Tadipatri kaj Vizianagaram.

Geografio kaj klimato[redakti | redakti fonton]

La malnova Andra-Pradeŝo dividiĝis en tri regionojn: Marborda Andrao, Rayalaseema kaj Telangana. Du grandaj riveroj, Godavari kaj Kriŝna, fluis tra ĝi.

Ĝis junio 2014 Andra-Pradeŝo havis 23 distriktojn: Adilabad, Anantapur, Chittoor, Kadapa, Orienta Godavari, Guntur, Hajderabado, Karimnagar, Khammam, Krishna, Kurnool, Mahbubnagar, Medak, Nalgond, Sri Potti Sreeramulu Nellore, Nizamabad, Prakasam, Rangareddy, Srikakulam, Visakhapatnam, Vizianagaram, Warangal kaj Okcidenta Godavari.

La ĉefurbo Hajderabado kun sia ĝemela urbo Sekunderabado, estis la plej granda urbo en la ŝtato. Visakhapatnam estis la ĉefa havenurbo kaj sume la dua plej granda urbo de la subŝtato, Vijajaŭada la tria plej granda urbo, Tirupatio la naŭa plej granda urbo. Alia urbo estas Tenali.

Geografiajn elementojn[redakti | redakti fonton]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 49 634 314 loĝantoj sur areo de 162 970 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 305 loĝantoj/km².

La telugua estas la oficiala lingvo de la subŝtato. Ĝis junio 2014, 88 % de la loĝantoj parolis la teluguan. La telugua, kiu apartenas al la dravida lingvofamilio, estas la tria ĉefa lingvo en Barato. Aliaj gravaj lingvoj de Andra-Pradeŝo laŭ statistikoj de antaŭ junio 2014 estas: la urdua (8,63%), la hindia (3,23%) kaj la tamila (1,01%). En novembro 2008, la barata registaro deklaris la teluguan klasika kaj praa lingvo.

Festivaloj[redakti | redakti fonton]

  • "Sankranthri" en januaro
  • "Maha ŝivratri" en februaro/marto
  • "Holi" en marto
  • "Ugadi" (la telugua novjaro) en marto/aprilo
  • "Sri Rama Navami" festata en marto/aprilo, 9 tagoj post "Ugadi"
  • "Varalakŝmi Vratam" en aŭgusto
  • "Vinajaka ĉaviti" en aŭgusto
  • "Dasara" en septembro/oktobro
  • "Deepavali" en oktobro/novembro, 20 tagoj post la festo "Dasara"
  • "Eid-ul-Fitr", "Bakr-id", "Muharam"
  • "Kristnasko" en decembro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]