Saltu al enhavo

Maharaŝtro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Maharaŝtro
Origina nomo marate महाराष्ट्र (mahārāṣṭra)

subŝtato de Barato
Administrado
Statuso Federacia ŝtato de Barato
Estas parto de Barato
Administra centro Mumbajo
Politiko
Estro Eknath Shinde

(ekde 30-a de junio 2022)

Demografio
Oficiala lingvo Maratha lingvo
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) 121 362 092
Loĝdenso 365 loĝ./km²
Geografio
Areo 307 762 km² (30 776 200 ha)
Maharaŝtro sur la mapo de Barato
Maharaŝtro sur la mapo de Barato
Geografia situo 18° 58′ 12″ N, 72° 49′ 12″ O (mapo)18.9772.82Koordinatoj: 18° 58′ 12″ N, 72° 49′ 12″ O (mapo) [+]

Map

Hor-zono UTC +5:30
Kodoj
ISO 3166-2 IN-MH
Eksteraj paĝoj
www.maharashtra.gov.in/1125/Home [+]
La kategorio en la Komunejo Maharaŝtro [+]
Pliaj informoj
Analfabetismo 23%
vdr

Maharaŝtro (marate महाराष्ट्र [maharaŝtra] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) subŝtato de Barato.

Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 112 372 972 loĝantoj sur areo de 307 713 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 365 loĝantoj/km². Ĝi estas la tria plej granda subŝtato de Barato, kaj la dua plej granda de la lando laŭ sia popolnombro [1]. Ĝia ĉefurbo estas Mumbajo, kiu estas la plej granda urbo, la ĉefa financa centro kaj gravega kulturujo de Barato. Proksime estas Novmumbajo. Nagpuro estas la ĉefurbo dum la vintroj.

Aliaj grandaj urboj estas Aĉalpur, Ahmednagar, Akola, Barŝi, Bid, Busaval, Ĉandrapur, Dule, Gondija, Ĝalna, Hingangat, Icalkaranĝi, Javatmal, Latur, Malegaon, Nandurbar, Navghar-Manikpur, Parbani, Satara, Solapur, Udgir, Vardha... Krome Vasai-Virar, Ambernat, Panvel kaj Badlapur estas ĉe Mumbajo.

La subŝtata oficiala lingvo estas la maratha, kiu estas pli multe parolata; sed en Mumbajo la hindia estas pli ĝenerala.

Mohandas Karamchand Gandhi estis entombigata en Puneo. La aŝramo de Gandhi, Sevagramo, estas en orienta Maharaŝtro.

Maharaŝtro estas fame konata pro la ŝtonaj temploj subtere ĉizitaj, kiuj estas multaj tie: Ilorao, Aĝanto, Elefanta Insulo, kaj aliaj.

Pejzaĝo en Maharaŝtro
Ŝivao kaj Parvatio: skulptaĵo ĉe la 29-a templo, Ilorao

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Godavari ekfluas ĉe Trjambakeŝŭar, Maharaŝtro.[2]

La Nacia Parko Tadoba estas la plej malnova kaj plej granda nacia parko en Maharaŝtro. Fondita en 1955, ĝi situas ĉe la plej orienta parto de la ŝtato.

Urboj[redakti | redakti fonton]

ktp

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Esperantujo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Godavari river basin map. Arkivita el la originalo je 2013-10-12. Alirita 2016-01-22.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]