Navghar-Manikpur
Navghar-Manikpur | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 18.518372.9956 [+] | ||
Alto | 19 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
Navghar-Manikpur, marate नालासोपारा estas urbego kaj municipo ene de urbaro de Mumbajo, en distrikto de Thane, en subŝtato Maharaŝtro en federacia ŝtato Barato. Ĝi estas antaŭurbo de Vasai-Virar.
Demografio[redakti | redakti fonton]
Navghar-Manikpur en 2001 havis 116 700 da loĝantoj kun legopovo 83%, signife pli alta, ol la meza landa averaĝo.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Navghar-Manikpur situas sur la marborda ebenaĵo ĉirkaŭ 10 m super la marnivelo. La Araba Maro etendiĝas tre proksime. Vasai-Virar troviĝas nur 6, Nallasopara 8, distrikta sidejo Thane 24, Bivandi 25, Kaljan-Dombivali 35, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 45, tutlanda ĉefurbo Delhio 1121, Kolkato 1651 kilometrojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
En 1817 tiu teritorio estis transprenita fare de la britoj. La regado daŭris ĝis la sendependiĝo en 1947.
Lingvoj[redakti | redakti fonton]
La oficiala lingvo estas la marata lingvo. Inter la minoritataj lingvoj menciindas la guĝarata kun 24% kaj la hindia kun 18%.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
3 fervojaj linioj kuras al Navghar-Manikpur el Nallaopara, Thane kaj Mumbajo. 3 ĉefvojoj kaj kelkaj flankovojoj atngas la urbegon. La plej proksima flughaveno funkcias en Mumbajo.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Navghar-Manikpur havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw) kun influo de musono. Dum 7 monatoj regas sekeco kaj precipe en julio pluvas (tiam estas musono, kiu daŭras inter junio-septembro). Jare pluvas meze po 2434 mm, inter novembro-aprilo praktike neniam pluvas. La meza ĉiujara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-36 °C.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- preĝejoj
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- WikiTrans